La Pedalaŭto
En Hispanio, dum Paska semajno de 1959, infano Pablito ("Paŭlĉjo") deziregas kostegan pedalaŭton, kiun li vidis en ludilvendejo. Ne havante televidilon, li revas pri heroo de scienc-fikciaj radioprogramoj Diego Valor. Lia patro Pablo Magaña (rolita de Alex Angulo) estas instruisto pri tajpado kaj Esperanto, el maldekstrema venkita familio. Li estas malsukcesulo, kiu mensogas kaj prokrastas ŝuldojn. Liaj lernantoj preferas transŝosean lernejon kie oni instruas la pli praktikan francan. La patrino Estrella venas de dekstrema familio pli riĉa, kiu taksas, ke ŝi mezaliancis kun Pablo. La filmo montras impreze, kiel oni vivis dum mezo de regado de Francisco Franco. Pablo krom instrui ankaŭ renkontiĝas kun esperantistaj maldekstremaj konspirantoj, kaj tial multaj esperantaj frazoj (salutoj, proverboj) estas aŭdeblaj kaj legeblaj. Homoj de Hispana Esperanto-Federacio helpis pri prononco kaj lingva kontrolo.
- Jaro: 2004
- Lando:
- Ĝenro:
- Studio:
- Ŝlosilvorto:
- Direktoro: Ramón Barea
- Rolantaro: Álex Angulo, Rosana Pastor, José Mora Ramos, Isabel Ruth, Mikel Losada, Pablo Gómez-Pando